Parolanto (politiko)

La esprimo Parolanto estas kutima titolo por la prezidadoficiro aŭ prezidanto de elekta asembleo, ĉefe parlamento. La parolanto oficiale prezidas ĉe debatoj, juĝas proceduron, anoncas voĉdonorezultojn, kaj simile. La parolanto decidas kiu povu paroli, kaj li havas la povon disciplini membrojn kiuj malobeas la procedurojn de la asembleo. Ofte la parolanto ankaŭ ceremonie reprezentas la tutan asembleon en sia persono, kvazaŭ la voĉo de la Ĉambro.

La titolon kronikis unue en Anglio en 1377 por priskribi la rolon de Tomaso Hungerford en la Parlamento de Anglio. Konvencie, oni alparolas la parolanton en parlamento kiel "Sinjoro Parolanto" aŭ "Sinjorino Parolanto" (anglalingve: Mr. SpeakerMadam Speaker; francalingve: M. le PrésidentMme. la Présidente; germanalingve: Vorsitzender).

Multaj asembleoj ankaŭ havas provizorajn parolantojn nome pro tempore aŭ vicparolantojn, kiuj dumtempe anstataŭas la parolanton kiam necesas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search